Роберт Рождественский От зари до зари На эсперанто

Из кинофильма "Песни моря".



Robert Rojxdestvenskij

De maten’ gxis maten’

El kinofilmo “Kantoj de maro”


Al la kara gitaro alpremigxas mi nun
Kaj karese la kordo eksonoros sub lun’.
Kaj ekaudos la kanton, mian kanton la ond’
Kaj nenion ja diros al mi en respond’.

De maten’ gxis maten’,
De vesper’ gxis vesper’
Tondru kiel refren’
Kant’ pri Amo kaj Esper’.

Mi agordos gitaron al lirika la ton’
Kaj forflugos al stelo per konata kanzon’.
Estu cxiam felicxa diros mi kun ador’
Kaj gitaro resonos kiel propra la kor’.

Al la kara gitaro alpremigxas mi nun
Kaj karese la kordo eksonoros sub lun’.
Estas tiaj gitaroj- ili sonas kun sent’
Kaj plej grandaj orkestroj cxesas tuj en silent’.

Перевод на эсперанто Семёна Вайнблата


Рецензии