Oldul sidigxas en fisx-boaton

Oldul' sidigxas en fisx-boaton,
Oldul' navigas en maron altan.
Li ne kaduka sed ecx bolanta.
Ankoraux sxatas li riskan faton .

Fisxist' li estas kun ricxa sperto,
Kaj povas kapti la fisxon caran.
Per nazo rugxa li flaras venton,
Boaton gvidas laux holmoj maraj.

Kaj reveninte trankvilan hejmon,
Li mangxas, falas en ret-hamakon,
Kaj sxatas legi oldulon Hemon,
Kun subrideton en barb' tabaka.


Рецензии