Blua birdo

kanto de rusa rok-grupo «Tempomasxino»
traduko al Esperanto Karapetyan Rustam

BLUA BIRDO

Ni pasxadis al tiuj lokoj
Kien tuj ne trovigxos brecx’
Ni embuskis dum jaroj longaj
Senrigarde al pluv' kaj negx'
Ni ne ploras en akvo frida,
Ne bruligas flamego nin
Casxas ni de fortuno birdon
Je koloro akvamarin’
 
Oni diras ke dum lasttagoj
Spur’ de birdo perdigxis jam
Ke en nia naturo darka
Malaperis sxi en malfam’
Ke forflugis sxi de rutinoj
Kaj nun vivas en fora lok',
Sed nur deklaris ni kun obstino:
Tio estas nur plen-mensog'
 
Estas multe da birdoj bluaj
Nur sub lumo de nuna temp'
Troas kvanto de aviduloj
Kiujn tentas magia sxveb'
Sxi farigxis pli singardema,
Por ke restu libera plu
Kaj jen ne eblas renkonti tremon
De flugiloj laux voja flu'
 
Malkuragxis la bird' magia
Kaj ne fidas al homa man'.
Sed ne povas sxi ja aliel,
Cxar latronoj cxirkauxas jam.
Sxtele venos vi - sxi elglitis,
Kaj jen jam svenis en suna bril,
Kaj la cxielo nur vin incitos
Per sving' blua de la flugil’


Рецензии