Soleco

Ni disighis! Malplenas l' animo.
Koron stringas obtuza dolor'.
Mondo estas stridanta vakuo
kiun regas enu' kaj angor'.

Vin forvishas kruela distanco,
en memoro dibochas mallum'.
Revidighi forestas bonshanco:
kio estis - ne estos plu nun!

Nun mi vagas kaj lokon ne trovas,
kie restus l' amika motiv'.
Estas mi senigita de io
tre necesa kaj kara en viv'.

Kiel shipo trafinta tempeston
vi degelas en tiu forec'.
La kalmigho subita min jhetis
en distranchon de l' muta forges'.

En profunda silento kaj dormo,
en la strida chuplora kviet'
krabe kushas sur fundo de l' koro
sediment' de l' konata kantet' ...


(gafur gazizi: 29 jan. 2011)


Рецензии