Noktomez
La pagharo ne subtenas Unikodon, tial mi uzas la h-sistemon (originale verkita en Esperanto).
Noktomez'...
Spiras nokt' l' odoron de la
Vintr-ekstero
Blanka negho flirtas hela
En aero...
Kaj trista pens' trankvilon mian shtelos:
Chu ankau vintro chi fordegelos?
Nia viv'...
Senespera kvazau fal' de
Neghereto;
Esperigas nin smeralde
Kun rideto...
Sed min dolore premas la demando:
Kiam shirighos la viv-rubando?
Ghojus mi...
Krachi for pri chio mava
Kaj difekta...
Sed se estus l' viv' ech rava,
Ech perfekta,
Min tamen plu turmentus la respondo:
Kion postlasos mi en la mondo?
Chu ion lasos mi al la mondo?
Chu pli bonkoros post mi la mondo?
<februaro 2004>
Свидетельство о публикации №108110600956