Kantada luno

Kiam la sono fadas dum mateno,
kiam la suno levas sian dorson
tiam la herboj nevolonte benos
la novan tagon kaj trankvilan roson,
kaj svaga timo elbordighas stulte
kvazau la nubo nigra mallevighas,
la tero tuj trankvilas sin adulte
senkulpighante al chielo mizerighas.
Tamen dum nokto timoj silentadas
kaptitaj per disvastighanta songho,
la luno en chielo nun kantadas
kiel la orfo je la plena gorgho...


Рецензии