Кукушка. Kukolo. Esperanto

Вячеслав Бусарев
 El ciklo BIRDOJ.

   KUKOLO

Jen kukolo fore kukuas,
Ies jarojn kalkulas gxi...
Foliaron oran deskuas
La auxtuno - ora regxin'.

Pro malvarmo tremas tremolo...
Dum silentas profet' kornik',
Ne avaru, bona kukolo,
Kaj kalkulu ankaux por mi.

De l'korniko sonos fikricxo...
Ne halteblas de l'tempo flu'.
Sed auxtuna milda felicxo,
Dauxru plue, restu, vi, plu...