Al modernaj muzikistoj

Сергей Лысенков
Muzik' finigxis.
Vivu ja muziko!
Pasintaj estas notoj, ritmoj, gamoj.

              Senmortaj estas sonoj -
                Auxskultu!

Cxiumomente auxdas vi eretojn,
         el kiu povas konstruadi
                Arton.


Ne tusxu plu
vi purajn tonojn,

   Cxar estas melodi'
    sennatureco.


La arto estas sercxo.
Do sercxu vi en tiu
Neelcxerpebla aro ilojn
        por memesprimo,
              por priskribo.


Sed ne forgesu pri Beleco,
ligante sonojn, kiel
              nervojn -
                la kirurgo.

Cxu nomas gxin "muziko"? - Cxu tio gravas?